Rabindranath Tagore
LA JUNA PRINCO

Ho patrin', la juna princo iros preter ni solene.
Kiel povu mi atenti pri laboro ĉi matene?

Montru al mi harojn miajn kiel ligi, kiel plekti,
ho patrino, diru al mi, kiun veston do elekti?

Vi rigardas mire, panjo? Scias mi, ke li ne sendos
eĉ rigardon al fenestro, kie je li mi atendos.

Post momento li forpasos, iros vojon senrevenan,
nur la flut' el malproksimo sendos al mi ĝemon svenan.

Sed la juna princo iros preter nia dom' solene,
tial prenos mi la veston plej ornaman ĉi matene.

Ho patrin', la juna princo iris preter ni kun brilo,
leviĝanta suno brilis de sur lia veturilo.

Kaj vualon mi forŝovis, ŝire mi de l' kol' malligis
ruben-ĉenon mian, kaj sur lian vojon ĝin faligis.

Vi rigardas mire, panjo? Scias mi: li ĝin ne levis,
restis sanga gut' sur vojo, kie ĝi sub rado krevis.

Kaj neniu ja konjektas, kaj neniu ja eksciu,
kio estis la donaco, kaj de kiu, kaj por kiu.

Sed la juna princo iris preter nia dom' ĉi fojon,
kaj juvelon de la brusto ĵetis mi sur lian vojon.